Araneo


Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

 


La korpo

Lichaamsdelen

La aranea korpo konsistas el du klare distingeblaj partoj. La fortika kitinkovra kap-torako (‘prosoma’ aŭ ‘cephalothorax’) kaj la mola abdomeno (opisthosoma) kuniĝas per mallarĝa tubo (‘pedicelo’). La supra flanko de araneo nomiĝas dorsa flanko kaj la malsupraĵo nomiĝas ventra flanko. 

La ok piedoj fiksiĝas je la kaptorako. Estas ankoraŭ du makzeloj (“chelicera”) kaj du palpiloj kun –ĉe viraj bestoj- bulbeto ĉe ties ekstremaĵo, plenigebla per spermo. Tiun la viraj bestoj uzas por enigi la spermon en la inajn. Sur la kaptorako troviĝas plejofte ok okuloj. En Eŭropo ankaŭ ses-okulaj araneoj ekzistas. Ekster Eŭropo troveblas araneoj kun nul ĝis ja dekdu okuloj.

 

En la korpo troviĝas ampleksta nervosistemo (blue). La cerbo troviĝas en la kaptorako kaj la koro en la antaŭo de la abdomeno dorsflanke (ruĝe). La koro pulsas je frekvenco de 30 ĝis 70 pulsoj en minuto sed tiu povas plialtiĝi ĉe penado aŭ ekscitiĝo ĝis 200 pulsoj en minuto. Ĉe la malantaŭo de la abdomeno troviĝas la ŝpiniloj (blanke) irantaj al proteinproduktantaj glandoj. Per mikso de  tiuj proteinoj ekestas polimero konsistiganta la ŝpinaĵon. La seksorganoj kaj la ovarioj (blanke) troviĝas inter la pulmoj kaj la ŝpinglandoj.

 La digesta aparato (flave) trairas la tutan korpon. Ĉe ties fino (verde) troviĝas la ekskreciilo.

Sekcio de araneo (7)

 

Ed Nieuwenhuys, marte 1999

Esperantigis Leo De Cooman.

Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)

Al anglalingva ĉefpaĝo <------