Araneo


Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

 

Araneaĵo kaj fadeno

Aranea fadeno konsistas el eksterordinara materio, kiu ankoraŭ ne tute lasis malkovri siajn ecojn. La eksterordinaro de aranea fadeno estas ĝia grandega fortikeco. Tia fadeno kun diko de krajono povus haltigi plenrapide flugantan aviadilon Boeing 747.

Aranea fadeno estas produktata far diversaj glandoj. Ĉiu glando produktas apartan fadentipon. Sep glandoj estas konataj ĉe araneoj, sed ne ĉiuj samptempe troviĝas en unu araneo. Glandula Aggregata produktas la glumason por la fadenoj. Glandula Ampulleceae major kaj minor servas por produkti kurfadenojn. Glandula Pyriformes servas je alfiksaj fadenoj. Glandula Aciniformes produktas fadenojn por enpaki la predon. Glandula Tubiliformes faras kokonajn fadenojn. Glandula Coronatae estas uzata por produkti la akson de glufadeno.

La ŝpinaparato konsistas plejofte el tri (unu ĝis kvar) paroj da ŝpin-cicoj. Ĉiu ŝpincico havas sian specifan aplikon. En la ŝpincicoj troviĝas tubetoj konektitaj al la glandoj. La nombro de tubetoj varias inter 2 kaj pli ol 50.000.

Ŝpincicoj

Homa okulo kapablas je distanco de 10 cm distingi objektojn  grandajn proksimume 25 mm. La filamentoj de rad-reto havas dikon ĉirkaŭ 0,15 mm. La plej maldika filamento dikas nur 0.02 mm. Per reflekto de sunlumo sur la ŝpinaĵo ni kapablas distingi la fadenojn. Tiuj fadenoj kapablas haltigi fortikan abelon en plena flugo. La fadeno estas ne nur fortika sed ankaŭ tre elasta. Pro ambaŭ ecoj la materio estas interesa.

Fibroino

Streĉo de ŝpinfadeno al 1, 5 kaj 20-obla longo.

El kio fakte konsistas aranea fadeno? Ĝi estas proteino. Ĝi  havas en la glando molekula maso de proksimume 30.000. Ekster la glando ĝi polimerizas en molekulon nomitan fibroino kun molekula maso de proksimume 300.000. Oni ankoraŭ ne scias kio startas la polimerizan procezon. La ŝpinfadeno konsistas  preskaŭ 100%e el proteino. Kial ĝi ne pereas kiel ĉiu proteinoj, digestata far ŝimoj kaj bakterioj? Ni konservas proteinojn per boligo, salo, sekigo aŭ acido. Aranea fadeno enhavas tri substancojn gravajn al konservado: pirolidino, kaliumhidrogenfosfato kaj kalia nitrato. Pirolidinoj ekzistas en multaj formoj, ekzemple en koloriloj kaj en plantaj venenoj; ili estas tre hidrofilaj. Supozeble tiu substanco preventas la sekiĝon de la fadeno. Pirolidino troviĝas ankaŭ en forta koncentriteco en la gluilo de la kaptofadenoj. Kaliumhidrogenfosfato helpas al malalta pH de proksimume 4. Tio preventas kreskadon de ŝimoj kaj bakterioj. Malalta pH tamen okazigas flokiĝadon de proteino, kian ni povas observi ĉe acida lakto. Kalia nitrato preventas disiĝon de la fadeno. La fadenoj estas “salitaj”.

Fadeno de la araneaĵo de la krucaraneo Araneus diadematus povas esti streĉe plilongigata je 30 – 40% antaŭ rompiĝo. Ĉe ŝtalo tio estas 8% kaj ĉe nilono proksimume 20%. La foto dekstre montras fadenon de la araneo Stegodyphus sarasinorum, kiu povas esti longe streĉata per tekstekniko. La streĉaj plilongiĝoj en la bildo estas 0-obla, 5-obla kaj 20-obla.

Radretaj araneoj reuzas sian fadenon. Konstruado de araneaĵo bezonas ioman kvanton da proteinoj; por kapabli  ĉiutagan konstruon de nova reto diversaj radretaj araneoj manĝas la ŝpinaĵon kiam la araneaĵo estas tro damaĝita. Nur la portantan fadenon de la reto ili lasas. Frumatene la nova araneaĵo estas rekonstruata.

Oni distingas du grupojn da araneoj: la kardaj kaj la ne-kardaj. La diferenco inter ambaŭ grupoj troviĝas en la produktata fadeno.

Kardaraneoj kardas (‘kombas’) la fadenon en lanecan strukturon.

Kardilo (‘Cribellum’) de Aumaurobius similis (bg)

Kruro de kardaraneo

Tiucele  ili disponas kardilon (‘calamistrum’, simila al kombilo) sur la metatarso aŭ la tarso de la kvara kruro kaj kroman ŝpinaĵproduktilon ‘kribrilo’ (‘cribellum’) apud la ŝpincicoj. La kardilo tiras la ŝpinaĵon el la kribrilo kaj kardas ĝin en lanecan fadenon. Per tiu strukturo la fadeno ekhavas bluan koloron. La kardita ŝpinaĵo konsistas el miloj da filamentoj kun kelkaj pli dikaj fadenoj. La fadenoj ne enhavas gluilon sed la insektoj kaptiĝas per siaj haroj en la fuŝa strukturo. La pli dikaj fadenoj malhelpas la eskapon de la insekto. 

Karda araneo (13)

Ne-karda araneo (13)

Aplikadoj de aranea fadeno

Aranea fadeno estis uzata en ĉiaj aplikadoj. Polineziaj fiŝkaptistoj uzis la fadenon de Nephila kiel fiŝkaptan fadenon. En Nov-hibridoj araneaĵo estis uzata por fari retetojn por transporti lancpintetojn, tabakon, eĉ sekigitan venenon por lancpintoj. Kelkaj gentoj el Nov-gvineo uzas araneaĵojn kiel kapkovrilon kontraŭ la pluvo.

Dum la dua mondmilito la fadenoj de Araneus diadematus, Zilla atrica, Argiope aurantia  kaj de aliaj diversaj radretaj araneoj  estis uzataj kiel krucfadeno en mezuraparatoj. La Amerikanoj uzis la fadenon da la nigra vidvino (Latrodectus) en siajn bomboceliloj.

En 1709 franco Bon De Saint-Hilaire demonstraciis la eblon fari teksaĵon el aranea fadeno. Multaj kokonoj estis boligataj, lavataj kaj sekigataj kaj per fajnaj kombiloj la fadenoj estis kolektataj. Kelkaj ŝtrumpoj kaj gantoj estis produktitaj per ĝi. Studo pri ekonomia rendimento montris ke tio neniam estus profitodona. Oni kalkulis ke produktado de unu kilogramo da silko bezonus 1.300.000 araneojn.

En Madagaskaro oni eĉ provis ‘melki’ Nephila–n (‘ora radreta araneo’) por fari silkon el ĝia ŝpinaĵo. Permane fadeno estis tirata el la ŝpincicoj kaj surbobenigata. Kiam la araneo estis elĉerpita oni remetis ĝin en la arbaron kaj kaptis novan. La tiele farita silko havis belegan oran koloron. Ankaŭ tiu projekto stopis pro la multaj praktikaj problemoj. Nuntempe oni provas grandskale imiti aranean fadenon.

Araneaĵo de Araneus diadematus

La araneaĵo

Oni distingas diversajn araneaĵojn: matoj, radretoj, kokonoj, tapetoj, kaŝejoj. La plej konata estas la radreto. Kiel progresas la konstruo de tia reto?

Reto de Araneus diadematus

La plej malfacila parto de la konstruo estas la unua konstrufadeno. Tiu estas fortika horizontala fadeno, je kiu pendos la tuta araneaĵo. Kiel la araneo aranĝas la streĉon de fadeno inter du branĉoj de arbo? Ĉu ĝi ie fiksas la fadenon kaj kuras, demetante la fadenon post ĝi, al alia loko, kie ĝi streĉe tiras la fadenon? La solvo esta pli simpla. La araneo uzas aerfluon kaj bonŝancon.

Desegnaĵoj far Samuel Zschokke Filmo pri la konstruo de araneaĵo

Schuilplaats en wielweb van Singa nitidula

Ĝi transportigas per la vento tre maldikan gluecan fadenon, daŭre plilongigantan tiun ĉi. Kiam la fadeno algluiĝas ie, la araneo singarde kuras sur la drato al la alia flanko intertempe plifortikigante la fadenon per plia fadeno. Tiu procezo estas ripetata ĝis la fadeno estas sufiĉe fortika. Poste la araneo pendas malfiksan fadenon en la araneaĵon kaj faras el ĝi Y-formon. Jen la unuaj tri radioj de la araneaĵo. Nun la kadro estas preta por konstrui la aliajn radiojn. La distanco inter la radioj estas tia, ke la araneo ankoraŭ povas transponti ĝin. Poste la glueca spiralo estas farata. Jen la araneaĵo preta al uzo. Ne ĉiu araneaĵo estas konstruata laŭ la priskribita metodo. Ekzistas diversaj varioj.

La foto de la araneaĵo ĉi supre estis farita inversante la Y-formon. La piedo de la Y pendis je 10 metrojn pli alta elektrokablo.

Araneoj krom radreto faras aliajn kaptoŝpinaĵojn. Tre konata kaj tre speciala estas tiu de la tropika araneo Deinopsis. Tiu ĉi streĉas araneaĵon inter la antaŭaj kruroj kaj pendas kun sia kapo malsupren atendante insekton pasantan sub ĝi. Tiam ĝi frapas la reton super la predon kaj enmaŝigas ĝin. Ankaŭ la araneo Bolas havas specialan kaptoteknikon. Kiel la nomo lasas konjekti ĝi ĵetas al la predo fadenon kun bulo ĉe la ekstremaĵo. Ĝi logas sian predon per odoriloj.

La klappord-araneo sidas kaŝita en truo, fermita per klapo. Kiam predo kuras super streĉita stumbliga fadeno, ĝi malfermas la klappordon kaj kaptas la viktimon.

Krom la plata radreto ekzistas ankaŭ spacaj araneaĵoj kiel tiu de la  hamak-araneoj (Linyphiidae) kaj glob-araneoj (Theridiidae). La lasta konstruas malordan spacan araneaĵon, en kiu la predo fiksiĝas traflugante aŭ ensaltante ĝin. Ĉiuj hamakaraneoj pendas kun sia supro malsupren sub la konstruita hamako. Super ĝi estas teksitaj negluecaj fadenoj. Predo eniĝinta falas malsupren sur la hamakon, kie la araneo superfortas ĝin.

Spaca araneaĵo de la globaraneo Latrodectus

Hamak-araneaĵo de la funelaraneo Agelena

Funel-araneoj konstruas horizontalajn matojn kaj atendas en la funele konstruita kaŝejo la alvenon de predo.

Ĉasaraneoj kiel salt-araneo, akrokula araneo kaj krab-araneo ne faras araneaĵon sed ŝteliras al sia predo aŭ atendas ĝin. Saltaraneoj uzas fadenon kiel sekuriga ŝnuro. Ili postlasas fadenon dum kurado kaj saltado. Se la salto malsukcesas la araneo restas pendanta je la fadeno kaj povas regrimpi al sia startloko.

La lup-araneo uzas sian ŝpinaĵon nur por fari kokonon kaj pro tapeti sian kaŝejon. 

Spaca araneaĵo de la hamak-araneo Frontinella

Ed Nieuwenhuys, marte 2002, jan 2004

Esperantigis Leo De Cooman

Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)

Al anglalingva ĉefpaĝo <------