Araneo


Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

 

Sangocirkulado

Sanganta domaraneo, Tegenaria atrica

Araneoj ankaŭ havas sangocirkuladon. La senkolora sango -science: hemolimfo- servas al transportado de nutraj substancoj, defalaĵoj, hormonoj, oksigeno kaj ĉeloj. La hemolimfo havas ankoraŭ alian utilon, ĝi povas loke plialtigi la sangopremon necesan ĉe haŭtŝanĝo kaj por moviĝo.

Oksigeno ne estas transportata sammaniere kiel ĉe mamuloj. Ĉe mamuloj la molekulo hemoglobino estas uzata por ligi oksigenon kaj transdoni ĝin en la taŭga loko. Araneoj disvolvis multe pli komplikan molekulon, hemocianino. La hemocianino troviĝas ne en ĉelo, kontraŭe ĉe mamulo la transportilo troviĝas en ruĝa sangoglobeto. Hemocianino estas proteino konsistanta el 24 subunuoj. Ĝi havas molekulmason de 1.704.000. Kompare la molekulmaso de oksigeno estas nur 32. La homa hemoglobino konsistas el ‘nur’ 4 subunuoj kun entuta molekulmaso je 64.500. Hemoglobino estas disketa molekulo konstruiĝinta el nitrogeno, karbono kaj hidrogeno kun en ilia mezo feratomo kun forta emo al oksigeno. La fero donas al tiu hemogrupo sian karakterizan ruĝan koloron. Hemocianino ankaŭ konsistas el nitrogeno, karbono kaj hidrogeno sed ĝi havas kupran atomon anstataŭ fera atomo. Pro la kupro la oksidita molekulo havas bluan koloron.

Hemocianino ligas oksigenon sed liberigas ĝin nur ĉe taŭga kemia signalo. Por ĉiu el la 24 subunuoj necesas speciala signalo, kiu igas la subunuon liberigi sian oksigenon. Depende de la oksigenbezono de iu organo, pli aŭ malpli multaj signaloj liberiĝas, tiele la transdono de oksigeno estas regulebla. Krome ĉiu subunuo havas laŭtemperaturan optimumon. Araneo do havas diversajn ilojn por plej optimume funkciigi la oksigenkonsumon.

Du librecaj pulmoj kaj traĥe-enirejo (13)

La hemolimfo ne fluas tra angioj. Araneoj havas malferman

hemocirkuladan sistemon. Angio ja prizorgas la transporton al iuj korpopartoj, kie la hemolimfo disiĝas en la malferman spacon inter la organoj. En la abdomeno, supre ĉe la dorso, troviĝas malferma senmuskola tubo kun klapoj. Ĝi pendas en alveolo (perikardia sino). Elastaj muskoloj ĉirkaŭ la tubo kuntiriĝas, sekve de kio la spaco en la tubo pligrandiĝas. La klapoj permesas al la sango fluon nur unudirektan. La tubo pleniĝas per fluidaĵo kaj kiam malstreĉiĝas la muskoloj, la sango estas premata el la tubo.

La koro havas sian propran nervocentron regulantan la korpulsadon sendepende de la cerbo. Ja ekzistas konekto al la cerbo, kiu povas plirapidigi la korpulsadon. Tio evidentiĝas el la fakto, ke araneo ekhavas pli rapidan korpulsadon ĉe ekscitiĝo.

La pulmoj

Ĉe mambestoj la pulmoj prizorgas la kontakton inter la enspirita aero kaj la sango.

Ĉe araneoj troviĝas fermebla kanalo tuj super la ŝpiniloj. Ekde tiu enirejo disiĝas tre mallarĝaj tubetoj, kiuj penetras tre malproksimen en la korpo kaj survoje plue disbranĉiĝas. Tiuj tubetoj nomiĝas traĥeoj. Per difuzo la oksigeno kontaktiĝas kun la hemolimfo.

Libreca pulmo de Clubiona sp. (bg)

Multaj araneoj plie havas librecajn pulmojn. Tiuj estas maldikaj kavaj folietoj, tra kiuj fluas la hemolimfo. La folietoj pendas en malferma spaco konektiĝinta al kanalo. Ties alia ekstremaĵo estas en kontakto kun la ekstera aero. La enirejo troviĝas apud la seksaj aperturoj sur la ventra flanko.

Ekzistas araneoj kun nur librecaj pulmoj, araneoj kun nur traĥeoj kaj araneoj kun ambaŭ. Du paroj da librecaj pulmoj troviĝas ĉe la primitivaj araneoj. La pli modernaj araneoj disvolvis traĥeojn. Ili krome havas unu paron da librecaj pulmoj. Traĥeoj pli rapide provizas la araneon per oksigeno ĉar la traĥeoj penetras ĝis apud la organoj. Ankaŭ estas pli granda rezervo da oksigeno en la korpo, tial araneoj kun traĥeoj kapablas al pli longa kaj pli rapida peno ol araneoj kun nur librecaj pulmoj. Rapidkurantaj kaj saltantaj araneoj ĝenerale posedas bone disvolviĝintan traĥean sistemon. La malgrandaj senpulmaj araneoj el la familio Symphyltognathidae estas esceptaj, ĉar ili ne plu posedas librecajn pulmojn sed nur ankoraŭ tre bone malvolviĝintan traĥean sistemon.

La dimensioj de la koro estas influataj far disvolviĝaj diferencoj en la traĥea sistemo. Araneoj kun ampleksa traĥea sistemo havas malpli grandan koron. Malpli granda pumpopovo sufiĉas, ĉar malpli da hemolimfo estas necesa.

 

La haŭtŝanĝo

Haŭtŝanĝinta araneo

Ĉar araneoj havas eksternan skeleton (‘eksoskeleto’), ili regule devas haŭtŝanĝi (‘ecdysis’). La malmola kitina haŭto ja ne povas kunkreski. Araneo haŭtŝanĝas 5 ĝis 7 fojojn dum sia vivo. Ĉe araneoj iĝantaj tre maljunaj, kiaj birdaraneoj, kiuj ja iĝas 25 jarojn aĝaj, la haŭto ŝanĝiĝas unufoje en jaro. Tio okazu ne ĉar la araneo daŭre kreskas, sed ja por anstataŭi la difektiĝintan haŭton.

Antaŭ la haŭtŝanĝo araneoj malrapide iĝas pli malhelkoloraj. Enzimoj dissolvas la ligojn inter la malnova haŭto kaj  la korpo, dum sub ĝi ekkreskas nova haŭto. La nervofibroj ankoraŭ ĉiam funkcias, alie la araneo malhavus siajn gravajn sensorganojn ekzemple sur siaj piedoj. La nova haŭto kuŝas sub la malnova haŭto tre faldiĝinta, ĉar ĝi iĝu pli vasta ol la malnova haŭto. Tuj antaŭ la haŭtŝanĝo araneo sin pendigas je fadeno kun la kapo malsupren. Post kelkaj minutoj la abdomeno kuntiriĝas ĝis proksimume 70% de la originala volumeno; ties sango estas plejparte pumpata al la antaŭa parto. La premo en la antaŭa parto duobliĝas ĝis proksimume 40 kPa. La haŭto disŝiriĝas apud la makzeloj kaj la ŝiro rapide plilongiĝas al la abdomeno. Kiam la haŭto malligiĝis de la antaŭa korpo, tiam la sangopremo en la malantaŭa korpoparto plialtiĝas, tial ankaŭ ĉi tie la malnova haŭto disŝiriĝas. Jen la nova araneo elgrimpanta el la malnova haŭto, kiu postrestas ĉe la fadeno.

Ne malofte oni vidas araneon mankantan unu aŭ plurajn membrojn. Tiuj rekreskas post la haŭtŝanĝo. Post unua haŭtŝanĝo la ĵus kreskinta membro estas klare malpli granda, sed post la sekvanta haŭtŝanĝo la diferenco apenaŭ ankoraŭ videblas.

 

 

Ed Nieuwenhuys, marte 1999, jan 2004.

Esperantigis Leo De Cooman.

RRimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)

Al anglalingva ĉefpaĝo <------