Araneo


Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

 

 Nervosistemo kaj sensorganoj

La nervosistemo de araneo konsistas el la cerbo, el kiu eliras la nervofibroj. En la kapotorako troviĝas du densaĵoj da ganglioj, formantaj la cerbon. Ili okupas 20 – 30% de la kapotorako. Nervaroj disbranĉiĝas al kruroj, abdomeno kaj okuloj.

Araneo posedas plurajn sensorganojn. Oreloj malestas. Araneoj aŭdas per la tre fajnaj haroj (triĥobotrioj) sur siaj kruroj. La haretoj, kiuj ekzemple ĉe la homo disvolviĝis en la aŭdosistemo kaj kiuj transformas la aerpremajn ondojn en elektrajn signalojn interpretatajn kiel sonon, troviĝas ĉe la araneo sur la kruroj. Per movo de la aero far sonaj ondoj la araneo bonege kapablas lokalizi la originon de la sono.

 

Aŭdohareto de Amaurobius similis (bg)

Luparaneo (Lycosidae)

Akrokula araneo (Oxyopidae)

Saltaraneo (Salticidae)

Araneaj okuloj disvolviĝis diversmaniere laŭ la specioj.

Araneoj ĉasantaj sen ŝpinaĵo, kiel luparaneoj (Lycosidae), akrokulaj araneoj (Oxyopidae) kaj saltaraneoj (Salticidae) posedas bonege disvolviĝintan vidpovon. Saltaraneoj vidas preskaŭ aŭ tute tiel bone, kiel la homo. Eksperimente oni pruvis ke ili eĉ kapablas distingi kolorojn. Kontraŭe grotaraneoj kelkfoje tute malhavas okulojn kaj profitu nur sonon kaj palpon.


Nia konata radreta araneo, Araneus diadematus, posedas malgrandajn okuletojn. Ili malpli dependas de la vido por kapti predon. Ili posedas bonegan sistemon por rapidege detekti la lokon de movo en sia reto.

Ankaŭ la flarado funkcias per harecaj organoj, ankaŭ troviĝantaj sur la kruroj.

 

Araneus diadematus

Araneo ankaŭ malhavas gustumajn papilojn. Araneo pripalpas sian predon kemisense kaj tuj scias ĉu la predo putris aŭ ne. Sur la kruroj troviĝas harecaj strukturoj perceptantaj gustumajn substancojn.


La kruroj

Krom la ĉi-supre priparolitaj harfunkcioj sur la kruroj de araneoj, tiuj kruroj indas je plua pristudado. Kruro konsistas el sep segmentoj. Vidate ekde la korpo ili estas: kokso, trokantero, femuro, patelo, tibio, metatarso kaj tarso.

Kiu ankoraŭ ne trovis en la lavujo domaraneon, kiu ne plu kapablis elrampi? Sed vi tie neniam trovos saltaraneon, ankaŭ ofte vagantan tra la domo. Estas do diferenco en la krura strukturo de araneoj.

Sur la tarsoj de ekzemple saltaraneoj troviĝas miloj da fajnaj haretoj. Ĉiuj tiuj apartaj haretoj adheras al la maldika akvotavoleto, kiu ĉiam troviĝas sur glata surfaco. Oni pruvis eksperimente ke temas pri akva adhero. Eksperimentoj montris ke, kiam glata surfaco estis akvopelantaj kemiaĵoj, araneo ne plu havis la kapablon fiksiĝi je ĝi.

 

Fijne haartjes op tarsi Pardosa sp. (bg)


Detalo de kruro de la radreta araneo Larinioides sclopetarius

Diversaj kruroj

Araneoj kun retoj posedas hoketojn je la piedoj. Pro tio ili ne kapablas kuri sur glataj surfacoj sed ja kapablas alkroĉiĝi je fadenoj. Krucaraneo pendas per siaj hoketoj je sia fadeno kaj povas sin teni pinĉante siajn hoketojn. Ĝi ne algluiĝas al sia propra ŝpinaĵo ĉar sin liberigas de la glua surfaco per ektiroj kaj precipe ĉar ĝi marŝas sur la radiaj fadenoj, kiuj ne surhavas gluaĵon.

La moviĝo de araneoj parte funkcias hidraŭlike. Variante la sangopremon  ili kapablas streĉi aŭ fleksi kruron. La saltaraneo disvolvas tiele saltopovon similan al tiu de akrido! La efiko de la hidraŭlika sistemo de araneoj estas komprenebla per komparo de la kruroj de saltaraneo al tiu de akrido. Ĉe saltaraneo ne evidentas ke ĝiaj kruroj estas precipe uzataj por salti. La akrido bezonas du fortike musklajn krurojn por realigi kompareblan salton.

La kruroj de la saltaraneo, Philaeus chrysops kompare al tiuj de la akrido Miramella alpina

Ed Nieuwenhuys, marte 1999, jan 2004. Esperantigis Leo De Cooman

Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)

Al anglalingva ĉefpaĝo <------