Longkruruloj, svingaraneoj aŭ keloaraneoj

Familio Pholcidae Retroiri <------

Enkonduko

Tiuj araneoj havas longegajn krurojn, kiajn havas opilionuloj. Tial ili estas nomataj longkruruloj. La diferenco inter niaj longkruruloj kaj opilionuloj estas, ke ĉe opilionuloj la cefalotorako kaj la abdomeno estas kuniĝintaj, kio aspektas kvazaŭ unu strukturo, dum ĉe longkruraj araneoj cefalotorako kaj abdomeno estas du apartaj elementoj ligitaj per videbla, maldika tubo. Malkiel tiuj araneoj, opilionuloj ne konstruas retojn.

Anoj de la familio Pholcidae vivas en domoj kaj konstruaĵoj. Ili konstruas siajn hirtajn retojn en angulo de muro aŭ plafono. Ili estas ankaŭ ofte trovataj en subetaĝoj aŭ keloj, tial oni ankaŭ nomas ilin keloaraneoj laŭ alia komunlingva nomo. Kiam ili estas ĝenataj aŭ minacataj per atako, ili fortege eksvingiĝas por timigi aŭ malkuraĝigi sian malamikon. Tial ili estas konataj per ankoraŭ alia komunlingva nomo kiel svingaraneoj. La viraraneo havas longajn palpilojn.

Tri genroj el tiu familio trovatas en NU-Eŭropo: Pholcus phalangioides (ofta), Holocnemus pluchei kaj Psilochorus simoni (malofta).

Onidire la veneno de tiu araneo estas unu el la plej venenaj. Ĉar la injektiloj de tiuj araneoj estas tro malgrandaj por trapiki la haŭton, ĝi ne estas konsiderata kiel danĝera araneo. Multaj araneoj uzas sian venenon por mortigi sian predon, sed la veneno de preskaŭ ĉiuj el ili estas sendanĝera al homoj. En Eŭropo nur akvoaraneo noce mordas. La kiso (mordo) de la nigra vidvino, kiu vivas en suda Eŭropo estas ja evitenda.

  Pholcus phalangioides

 Kiel aspektas Longkrurulo?

Longkruruloj havas iom simplan strukturon. Tial ili estas klasifikitaj ie inter la sesokulaj kaj la okokulaj araneoj. La interna strukturo de la ina seksorgano estas identa al tiu de la sesokulaj araneoj. La pariĝa rito de tiuj araneoj ankaŭ similas tiun de la sesokulaj araneoj.

Ĉi tiuj araneoj estas facile rekonebla per sia malgranda maso kaj siaj ekstreme longaj kruroj. Ili havas kvar parojn da kruroj. La unua krurparo estas kvin kaj duon-oble pli longaj ol la korpo. La kruroj havas ne pikilojn sed longajn rigidajn harojn. La genua segmento estas multe pli malhela ol la resto de la kruro. Iliaj veneninjektiloj estas tre malgrandaj, tro malgrandaj por trapiki la homan haŭton kaj eĉ ne estas uzataj por kapti predon. Du el la ok okuloj estas tre malgrandaj. Apud la koro (ĉe la supro de la abdomeno) troviĝas malhela makulo. La araneo devas, kiel faras ĉiuj araneoj, renovigi sian haŭton. 

Pholcus phalangioides

Ĉasmetodoj kaj predoj

Pholcus phalangioidesLa longkruruloj havas specialan ĉasmetodon. Ilia hirta reto estas uzata pli kiel loĝejo ol por kapti predojn. La araneo pendas inversa en la reto. Kiam la reto iĝis tro malpura, ĝi estas forlasata kaj nova reto estas teksata. Ĝiaj veneniloj estas multe tro malgrandaj por teni predon. Ili konsumas ĉiajn insektojn, kiaj muŝoj, forfikuloj, kolepteroj ktp. Longkruruloj ankaŭ inkludas en sian menuon aliajn araneojn, kiaj domaraneoj, luparaneoj, saltaraneoj, ktp. Koncize, ili povas kapti preskaŭ ĉiun besteton en kaj ĉirkaŭ la domo, eĉ aliajn longkrurulojn! Tiele tiuj araneoj regulas la populacion de insektoj kaj araneoj en la domo. La araneo vivas endome dum la tuta jaro. Vintre, kiam apenaŭ restas insektoj, la araneo devas serĉi sian predon inter siaj samspeculoj.
Kiel ĉi tiu eta araneo kapablas kapti sian grandan predon? Normale la araneo ĵetas rigidan retan materion super la viktimon kaj malebligas ties moviĝojn. Kiam la predo iĝis senmova, la araneo envolvas sian predon teksante reton ĉirkaŭ ĝin. La araneo faras truon tra la reta bulo kaj per siaj etaj makzeloj mordas en la pli molajn partojn de la predo. Sekve ĝi kraĉas digestajn sukojn en la vundon. Plej ofte la predo ne estas tute konsumata kaj pli grandaj predoj ofte estas postlasataj nefinkonsumitaj. Esperanto about Pholcidae
En sezonoj, dum kiuj la ĝenerala insekta populacio estas minimuma, la araneo devas trakuri la domon por ĉasekspedicioj. Tiuokaze la longaj kruroj de la araneo pruvas sian avantaĝon. La araneo ekserĉas aliajn retojn kaj prezentas sin mem kiel predon. Ĝi frapas sur la reton per unu el siaj longaj kruroj kaj antaŭ ol la alarmita araneo en la reto povas realigi ian planitan atakon, la longkrurulo profitante el surpriza efekto siaflanka superas la situacion kaj venkas la alarmitan araneon. Ekster malfacilaj periodoj aŭ malsategoj, longkruruloj ne konsumas aliajn longkrurulojn, sed malsataj kaj konfrontataj kun malfacilaj elektoj ili ja konsumas samspeculojn.

Pholcus phalangioidesPholcus phalangioides
Pholcus phalangioides rampanta kun ovosako sur mia banĉambra muro.

Kopulacio

La pariĝa rito similas la riton de la sesokulaj araneoj (Haplogynae). Vira araneo aĝanta unu jaron kapablas kopulacii. Kiam ĝi pretas al kopuacio la viraraneo faras paron da silkaj fadenoj, sekve metas sian generilan parton sur la fadenon kaj ekfrotas laŭlonge de la fadeno, tiele stimulante siajn seksorganojn. Tiu ago produktas sekrecion enhavantan ĝian spermon, kiu sekve estas portata al ĝiaj veneniloj, kie ĝi estas suĉata de ĝiaj palpoj. Nun la virbesto pretas al pariĝo kaj ekserĉas inon. Trovinte inon li sciigas al ŝi pri siaj virtaj intencoj svingante sian korpon sur ŝia reto. Kiam la ino alproksimiĝas, la viraraneo karesas ŝian unuan krurparon, tiele baldaŭ akirante ŝian favoron. Li tiam enigas ambaŭ palpojn en la inan vulvon. Ofte la kopulacio daŭras kvar horojn kun diversaj klopodoj, dum kiuj la viraraneo retiras siajn palpojn, reŝargas ilin per spermo kaj reenigas ilin en la inan vulvon. Se la pariĝo estas nedisturbata la viraraneo ne estos formanĝata. Li restas en la tuja proksimeco ĝis la morto venas.

Dum tio okazas, ne estas maloftaĵo trovi alian viraraneoj atendantan sian vicon. La ino vivas dum ĉirkaŭ tri jaroj. Sed la vira araneo vivas nur unu jaron, kopulacias kaj mortas.

Bredozorgoj

Male al plejmultaj aliaj araneoj, longkruruloj bredas dum la tuta jaro. Vi povas trovi araneojn kun ovoj en viaj keloj meze de la vintro. La araneo origine venas el tropiklandoj kaj estas trovata ene de domoj. Ili ne alkutimiĝis al sezonoj.

La fekundigitaj ovoj ne estas enŝpinataj en kokonon sed konservataj en eta silka reto. Ĉar la araneo ĉiam migras, ĝi portas la silkan reton enhavantan la ovojn inter siaj makzeloj. Nur 20-30 ovoj estas fekundigataj. La ovoj estas pendigataj en reton antaŭ ol la araneidoj povas aperi el la ovoj. La patrino manĝas la araneidojn, kiuj havas malfacilaĵojn eliĝi el sia ovo. Baldaŭ post eliĝo el la ovo la juna araneo haŭtŝanĝiĝas. Ili tiam estas travideblaj kaj havas mallongajn krurojn. Eĉ post pluraj haŭtŝanĝiĝoj la araneidoj restas ĉe sia patrino kaj ŝi portas ilin inter siaj makzeloj. Ĉe la fino, kiam ĉiu ovoflavo estas konsumita kaj la araneetoj ekzercis kaptotaktikojn kun siaj gefratoj, ili eventuale forlasas sian patrinon kaj mem startas.

Malamikoj

Longkruruloj ne havas multajn malamikojn. Plej multaj verŝajne mortas en polvosuĉilo.

 Holocnemus pluchei.Holocnemus pluchei Holocnemus pluchei

Psilochorus simoniPsilochorus simoni

 


Ed Nieuwenhuys, 01 September, 1998. Esperantigita de Leo De Cooman, 10 march 2006

Ĉi-teksto en Esperanto estas traduko de artikolo publikigita de Bryan Goethals en Werkgroep Inheemse Spinnen (WIS) Volumo 1, numero 3-4, 1997