La sola specio apartenanta al tiu familio, Scytodes thoracica, ankaŭ estas nomata 'sputaraneo' ĉar ĝi sputas venenan, gluecan, silkan substancon sur sian predon. Ĝi grandas inter 3 kaj 6 mm.
La sputaraneo apartenas al la familio de la sesokulaj araneoj (Haplogynae) kaj konsistigas apartan specion en la aranea populacio. Malkiel plej multaj araneoj ĝia cefalotoraka parto estas multe pli granda ol ĝia abdomeno kaj la cefalotoraka parto havas rondan formon kaj estas multe pli alta ĉe la fino kompare al la antaŭo.
Ĝiaj veneniloj troviĝantaj ĉe la kapo estas ekstreme malgrandaj kun du relative grandaj aperturoj en siaj veneninjektiloj. Ĝia helbruna korpo kun nigraj makuloj similas tiun de pantero. La araneo havas longegajn krurojn kun nigraj ringoj.
Kio igas nian sputaraneon tiom speciala, estas la ĉeesto de silkoglandoj en ĝia cefalotoraka parto! Krom la silkoglandoj en ĝia abdomeno la araneoj ankaŭ havas silkoglandojn konektitajn kun ĝiaj venenglandoj. Tiele la araneoj kapablas fari venenan silkon. Aliaj araneoidoj (arane-similaj kreitaĵoj kun ok kruroj) ankaŭ povas havi silkoglandojn en sia cefalotoraka parto, ekzemple la pseŭdoskorpioj.
Malkiel la pseŭdoskorpioj, kiuj uzas la silkon el la cefalotorakaj glandoj por fari nestojn, nia sputaraneo uzas ĝin por kapti predon laŭ tute speciala maniero. Ĝi estas tre malrapida ĉasisto, kion ajn ĝiaj longaj, sveltaj kruroj povus sugesti. Nokte, kiam ĉiuj insektoj ripozas, Scytodes ekĉasas. La araneo tre singarde aliras sian predon kaj je distanco de ĉirkaŭ 10 mm ĝi haltas kaj tre zorge mezuras la distancon ĝis sia predo per unu antaŭa kruro sen disturbi ĝin. Tiam ĝi kuntiras la malantaŭon de sia korpo kaj sputas du venenajn silkfadenojn en 1/600 da sekundo zigzage sur la viktomon. La predo tuj senmoviĝas. Kiam la predo estas pli granda, la araneo sputas plurfoje. La manĝaĵo pretas! Oni supozas, ke por trovi sian predon la araneo uzas specialajn longajn aŭdajn harojn troviĝantajn sur ĝiaj kruroj.
La patrino ne faras neston sed portas siajn ovojn sur sia ventro en silka reto.
Scytodes thoracica
Ed Nieuwenhuys, 7 October 2020
08 February, 1998. Esperanto-versio: Leo De Cooman
Preskaŭ ĉiu teksto estas tradukita el artikolo publikigita de Bryan Goethals en 'Werkgroep Inheemse Spinnen' (WIS) Volumo 1, numero 3-4, 1997