Araneo

Ĉi tiuj paĝoj taŭgas por rezolucio de 1152 * 864 ppikseloj aŭ pli.

Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

English version 


Ĝeneralaĵoj

Sesia apiformis, vespopapilio, insekto

Dolomedes fimbriatus, araneo

Oni kelkfoje konfuzas araneojn kaj insektojn. Kelkaj okulfrapaj diferencoj montras ke temas pri alia klaso. Tre okulfrapa diferenco estas la nombro da kruroj: ok ĉe araneo, ses ĉe insekto. Ankaŭ la okuloj malsamas. Insektoj havas kunmetajn okulojn sed araneoj havas ofte plurajn apartajn unuopajn okulojn kun lensoj. Araneoj ne havas antenojn. Plia studado montras ankoraŭ pliajn diferencojn.

Ankaŭ estas similaĵoj. Grava similaĵo estas ke ambaŭ havas eksternan skeleton. La malmolaj partoj troviĝas ĉe la supraĵo kontraŭe al mamuloj, ĉe kiuj ili troviĝas interne (la ostoj). La koro troviĝas dorsflanke. Spirado okazas per traĥeoj kaj aŭ per librecaj pulmoj. La oksigentransporta proteino ne estas hemoglobino sed hemocianino.

Ĉiuj konataj organismoj estas klasifikataj laŭ sistemo. Tio nomiĝas taksonomio kaj estas bazita je sistema klasifiko de organismoj. En 1758-59 Carolus Linnaeus publikigis la dekan preson de Systema Naturae, en kiu li klasifikis la vivaĵojn. Poste biologoj plibonigis tiun sistemon, en kiu malsupre troviĝas unuĉeluloj kaj supre troviĝas kompleksaj plurĉeluloj. Per preciza pristudado de vivaĵo eblas klasifiki ĝin laŭ tiu ĉi sistemo.

Nuntempe preciza klasifiko eblas per analizo de la DNAo de organismo.

La ordo araneuloj (Araneae) kune kun la ordoj skorpiuloj (Scorpiones),  pseŭdo-skorpiuloj (Pseudoscorpiones), solpuguloj (Solfiguae), skizomiuloj (Schizomida), amblipiguloj kaj uropiguloj (Amblypygi kaj Uropygi), palpigraduloj (Palpigradi), ricinuleuloj (Ricinulei), akaruloj (Acari) kaj opiliuloj (Opiliones) formas la klason araneoidoj.

1. Araneae

2. Scorpiones

3. Pseudo-scorpiones

4. Solfiguae

5. Schizomida

Araneuloj

Skorpiuloj

Pseŭdo-skorpiuloj

Solpuguloj

Skizomiuloj

6. Amblypygi, Uropygi

7. Palpigradi

8. Ricinulei

9. Acari

10. Opiliones

Amblipiguloj kaj uropiguloj

Palpigraduloj

Ricinuleuloj

Akaruloj

Opiliuloj

Laŭ tiu sistematiko araneo situas en: klado artikuloj (Arthropoda), klaso aranoidoj (Arachnida), ordo araneuloj (Araneida). En la ordo distingiĝas tri subordoj. Mygalomorphae, la primitivaj araneoj, Araneomorphae, la modernaj araneoj kaj Mesothelae, grupo da araneoj kun malmultaj anoj, la Liphistiidae. Ĉiu araneo apartenas al familio, en familio distingiĝas genro (genus) kaj specio (species). Krucaraneo apartenas al la familio Araneidae, la genro Araneus kaj specio diadematus. Genro kaj specio skribiĝas kursive.

En la mondo ĉirkaŭ 70000 specioj el la klaso Arachnida estas priskribitaj. En ĝi estas 1960 primitivaj araneoj kaj 40000 modernaj araneoj estas konataj. El la dek du ordoj la Acarina (akaroj kaj iksodoj) kaj la Araneae enhavas 90%n de la priskribitaj specioj.

Araneoj estas en pli grandaj kvantoj ol atendite. Dum studo en Anglio nombriĝis mezume 130,8 araneoj je kvadratmetro en herbejo. Tio faras 130 milionoj je kvadratkilometro. Mezuma araneo manĝas ĉirkaŭe 0,089 insekton je tago. Ni iomete kalkulu: Nederlando kun 15 milionoj da enloĝantoj kaj 36150 kvadratkilometrojn superficio enhavus ĉirkaŭe 5000 miliardojn da araneoj. Ili povus formanĝi en tri tagoj ĉiujn nederlandanojn. Sed feliĉe araneoj ne manĝas homojn. Ili ja en tago manĝas po 116 kilogramojn da insektoj je hektaro.

Plej multaj araneoj ne specialiĝis pri selekto de predoj, tamen plejofte tiuj estas insektoj. Insektoj ĝenerale utilas, kvankam ili ja povas ĝeni. Ĉu araneoj utilas, ne prirespondeblas. Ni bezonas ilin por la ĝusta ekvilibro.

Skorpio Euscorpius italicus

Ni iom pristudu la eŭropajn araneulojn. Ĉe Mediteraneo ni trovas skorpiojn. Ilia korpo konsistas el granda kaptorako, ‘prosoma’, kaj segmenta abdomeno, ‘opisthosoma’, al kiu troviĝas vosto kun venenpikilo. Je la kaptorako estas kvar paroj da fortaj kruroj, unu paro da palpiloj kaj unu paro da pinĉiloj. Pli precize pristudante oni malkovras unu paron da nigraj punktokuloj sur la kapo. Iuj skorpioj havas pliajn okuletojn frunte ĉe la kapo. La venenpikilo estas uzata malofte por mortigi la predon sed precipe al defendo kaj kelkfoje ĉe la  kapto de pli grandaj predoj. Piko de skorpio povas esti tre malagrabla por homo kaj kelkfoje okazigi la morton.

Iom ne konata estas pseŭdo-skorpioj (ordo Pseudoscorpiones:  tre malgrandaj bestetoj, kelkajn milimetrojn longaj, vivantaj inter defalintaj folioj, muskoj, arboŝelo kaj en talpaj kaj birdaj nestoj. Ili havas relative grandajn pinĉilojn, kiuj ĉe viraj bestoj povas esti tiom longaj, kiom la resto de la korpo, sed ne voston nek venenpikilon.

Iksodo, Ixodes ricinus

Velurakaro, Trombidium holosericeum

Ankoraŭ pli malgrandaj ol pseŭdo-skorpioj estas iksodoj kaj akaroj (ordo akaruloj). Akaroj troveblas nekredeble formdiversaj en multaj biotopoj kiel dezertoj, en akvo, inter foliaro, en faruno, en plankkovraĵoj, eĉ centmilope en matracoj kie ili sin nutras per homaj haŭteroj. Eĉ en harfolikloj kaj ŝvitglandoj oni trovis akarojn. Iuj proteinoj el la fekaĵo de la dompolva akaro estigas alergion kaj astmon.

Tre okulfrapa akaro estas la helruĝa velurakaro, ofte trovebla en ĝardeno.

Lastatempe oni tre atentas pri iksodoj ĉar ili povas okazigi la malsanon de Lyme per mordo.

Falangioj (ordo opiliuloj) estas ofte rigardataj kiel araneoj. Tamen ĉe falangioj la du partoj de la korpo unuiĝis. Ili havas ok krurojn, palpilojn kaj buŝerojn funkciantajn kiel tondiloj. Falangioj ne uzas venenon por mortigi sian predon nek ŝpinas fadenon. Supre sur la korpo troviĝas unu paron de flanken direktiĝintaj okuloj. Ili sin nutras per aliaj artropodoj, senvertebruloj, mortintaj organismoj kaj eĉ per fekaĵo. Multaj falangioj estas mallongkruraj, kvankam iuj specioj havas longegajn krurojn.

Falangio Mitopus morio

Falangio Phalangium opilio

 

Ed Nieuwenhuys, marto 1999, jan 2004. Esperantigis Leo De Cooman

Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)

Al anglalingva ĉefpaĝo <------