Araneo


Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

 

Sekso kaj reproduktiĝo

Ankaŭ araneo reproduktiĝu, do estas viraj kaj inaj araneoj. Viraj ĝenerale estas pli malgrandaj ol inaj araneoj kaj ofte iom pli buntkoloraj. La viraj estas koneblaj pro ŝajne kvina krurparo apud la kapo.

Philodromus dispar vira, atentu la palpilojn

Argiope keyserlingi kun kokono


Tiuj estas transformiĝintaj palpiloj de la araneo. La reproduktaj organoj de la araneo troviĝas antaŭ la ŝpiniloj. Vira araneo uzas la bulbeton ĉe la ekstremaĵo de siaj palpiloj por enigi sian spermon en la inan. Kiam viraraneo sentas inklinon, ĝi ekmarŝas. Ĉe la konata dom-araneo tio okazas aŭtune. En tiu periodo ni vidas la araneon kuri tra la domo serĉante partnerinon. Ĉar araneoj kaptas vivantajn predojn, ĝi atentadu ne esti taksata kiel predo. Per proceduroj laŭspecie specialaj la viraraneo sciigas ke ĝi volas sekskuniĝi. Ĉe iuj specioj donaco en formo de predo estas alportata, aliaj specioj prezentas dancon, aliaj vibrigas la araneaĵon per la kruroj kaj alproksimiĝas tre singarde. Se la ina araneo resendas la ĝustajn signalojn li  povas alveni al ŝi. Por la pintrenkonto la viraraneo estis preparinta spermon sur ŝpinaĵeto poste ensuĉis ĝin en siajn bulbetojn. Tie la spermo ne longe konserviĝas. Li do ne faru tion tro frue nek atendu ĝis ŝia permeso.

Nigma puella'j seksumantaj

Lycosa furcillata kun idoj surdorse

Post la kuniĝo por multaj viraraneoj venas streĉiga momento. La ino foje provas kapti la viron por lin devori. Ofte li sukcesas eskapi, aliaj specioj rezignas kaj sin oferas sen plua rezisto. Aliaj specioj restas kune ĝis grandiĝo de la idoj. La diverso tiurilata estas granda sed ĝenerale la viraraneoj preskaŭ neniam estas manĝataj post la seksumo. Por multaj viraraneoj ja ekvenas la fino de la surtera ekzisto. Inoj povas postvivi dum longa tempo. Iuj inoj estas vorataj far la idoj. Aliaj, ekzemple la lup-araneo, kunportas la idojn dum kelka tempo surdorse. Radretaj araneoj faras kokonon, kiun ili pendigas en sia araneaĵo por tiele povi ilin protekti. La patrina araneo restas en la ĉirkaŭaĵo kiam la idoj naskiĝis. Poste ŝi ĝenerale mortas.

Theriid kun idoj

Ed Nieuwenhuys, marte 1999, 2004

Esperantigis Leo De Cooman

Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)

Al anglalingva ĉefpaĝo <------