Ĉapitroj
|
Veneniloj kaj veneno
Moderna araneo, Neosparassus salacius |
|
La makzeloj de la modernaj araneoj, Araneomorphae, uziĝas por fiksi kaj mueli
predon. Por mortigi la predon araneo uzas venenon. Ĉe la ekstremaĵo de la
makzeloj troviĝas du injektiloj. Tra la aperturo je la ekstremaĵo de la malmola kaj akrega injektilo la
veneno estas injektata en la predon. La veneno estas produktata far ĉeloj en la
venenglandoj. En la ĉelo ekestas veziketoj, migrantaj al la venenglanda spaco.
Alvenintaj tie ili krevas kaj liberigas sian enhvaon, la veneno, en la internon.
|
Primitiva araneo, Atypus piceus |
Ĉirkaŭ la venenglando troviĝas spirala musklo, kuntirante elpremanta la
venenon tra la elirejo. La primitivaj araneoj, Mygalomorphae, havas antaŭen
direktiĝantajn makzelojn kaj movas tiujn, kontraŭe al la modernaj araneoj,
antaŭen / malantaŭen.
Makzeloj de Meta segmentata |
Aranea veneno konsistas el miksaĵo de proteinoj, aminoj kaj polipeptidoj. Iuj el tiuj substancoj kapablas disturbi la komunikadon inter la nervosistemo kaj la muskoj kaj tiele okazigas paralizon de la predo. Aliaj venenaj substancoj disturbas la metabolon tiele ekmortigante la ĉelojn. Post la morto de la predo la araneo kraĉas enzimojn el sia buŝo en la predon. Tiuj enzimoj dissolvas la enhavon de la predo. Ĉe mambestoj tio okazas en la stomako. La araneo do digestas sian predon ekstere kaj suĉas la enhavon.
Kiagrade araneo estas venena? Tiu ofte starigata demando malfacile
prirespondeblas. Veneneco esprimiĝas per LD50-nombro, kies signifo estas: Leza
Dozo mortiganta 50%n de testita bestogrupo. La amerika “nigra vidvino” montras
LD50n de 0,9 mg por musoj. Jam 0,013 mg sufiĉas por mortigi unu muson. Por rano
kun proksimume la sama maso, la araneo tamen bezonas 2 miligramojn. Ĉar tio ĉi
ne estas testata pri homoj, nur estimo eblas. Ja certe estas ke nigra vidvino kapablas mortigi homojn.
Makzeloj de dom-araneo Tegenaria atrica (bg) |
Pri veneneco de araneoj al homoj
oni ofte troigas. Kelkaj estas danĝeraj al homoj. La Latrodectus
specioj (nigraj vidvinoj) en la plej varmaj regionoj de la mondo, la Aŭstralia
tunel-araneo, Atrax robustus, kaj kelkaj kur-araneoj el suda Ameriko
taksiĝas danĝeraj. La specioj posedas venenon atakantan la nervosistemon. Tio
povas okazigi gravajn disturbojn en la sano kiel palpitaciojn, seriozajn
konvulsiojn, tremojn kaj dolorojn. Ĉe infanoj kaj malfortuloj tio povas okazigi
la morton.
La nigra vidvino, Latrodectus hasselti |
Krab-araneo kun predo |
Krom tiuj araneoj troviĝas sufiĉaj, kiu kapablas al doloriga mordo, komparebla al vespopiko. Ĉar en la veneno povas enesti substancoj mortigantaj la ĉelojn, povas ekesti nekrozo malbone saniĝonta kaj eble inflamiĝonta.
En meza Eŭropo troviĝas kelkaj araneoj kapablaj al malagrabla mordo
Post la kapto plej multaj araneoj muelas sian predon per siaj makzeloj. Aliaj araneoj singarde envolvas sian predon ĉiam pli kaj pli en ŝpinaĵo, atentante ke la predo ne havu ŝancon mordi aŭ piki. Radretaj araneoj envolvas sian predon en paketon, kiun ili pendigas en sian ŝpinaĵon ĝis tiu ĉi sufiĉe maceriĝis por esti manĝata. Krab-araneoj ne uzas fadenojn sed havas tre rapidefikan venenon. Araneoj el la familio Uloboridae ne havas venenglandojn kaj tute fidas pri siaj ŝpinaĵoj.
Radretaj araneoj kiel ĉi tiu Argiope syrmatica enpakas sian predon antaŭ ol ĝin manĝi. |
Kiam la predo estas sufiĉe macerita, ĝi estas elsuĉata. La buŝo de araneo troviĝas inter la palpiloj kaj kondukas al la stomako, kiu okazigas suĉon. La macerata nutraĵo estas filtrata tra tre fajnaj haretoj antaŭ la sorbo. Nur eroj pli malgrandaj ol 1 mm pasas tra la filtrilo. La filtrado estas tia, ke ĉina inko estus senigata de siaj koloriloj se araneo suĉus ĝin. Tiele araneo preventas ke bakterioj, virusoj kaj aliaj malsanigaĵoj estus sorbataj. La filtrilo estas regule purigata per la supera kaj malsupera lipoj.
Araneo povas sorbi grandajn
kvantojn da nutraĵo, tiel ege ŝveligante la abdomenon. La nutraĵa rezervo estas
stokata en speciala spaco ebligante semajnlonge vivi sen nutrado. La defalaĵoj
estas kemie transformataj en sendanĝerajn kristalojn kaj stokataj en specialaj
ĉeloj. Tiuj regule ordiĝintaj ‘guanocitoj’ povas esti videblaj tra la haŭto kaj
okazigas ekzemple ĉe iuj kruc-araneoj ilian specialan dorsan desegnon.
Specialaj ekskreciaj organoj
eltiras la defalaĵojn el la sangosistemo. Tiuj araneaj renoj konsistas el du
maldikegaj tuboj, nomiĝantaj ‘malpighi-aj’ angioj.
Ed Nieuwenhuys, marte 1999
Esperantigis Leo De Cooman
Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la
tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)
Al anglalingva ĉefpaĝo <------